Saturday 3 August 2019

Omaĝo al Kutalunio 2



Morgaŭ mi flugos Barcelonen, por la 92a SAT Kongreso. Do, antaŭ mi iros, mi tradukis iom pli da “Omaĝo al Kutalunio.” Ĉi tiu elĉerpaĵo priskribis la socian situacion kiun Orwell trovis ĉe Barcelono kiam li unue alvenis en la urbon. Fakte ĉi tiuj paragrafoj sekvis rekte tiujn mi blogis antaŭe


_____________________________________________






Ĉi tiu okazis malfrudecembre 1936, antaŭ malpli ol sep monatojn dum mi skribas, sed ĝi estas periodo kiu jam retiriĝis en enorman malproksimon. Postaj eventoj malaperigis ĝin multe pli tute ol ili malaperigis 1935, aŭ verdire 1905. Mi venis al Hispanio pensante skribi ĵurnalajn artikolojn, sed preskaŭ tuj mi aliĝis milico, ĉar tiam en tiu atmosfero ĝi ŝajnis la sola elpensebla ago. La Anarĥiistoj ankoraŭ preskaŭ regis Katalunion kaj la revolucio ankoraŭ rapidprogresis. Por iu kiu tie restis ekde komenco eble ĝi ŝajnis eĉ decembre aŭ januare ke la revolucia periodo finiĝis; sed kiam oni venis rekte de Anglio la aspekto de Barcelono estis io konsterniga kaj superviŝiga. Estis la unua fojo ke iam mi ĉeestis urbo kie la laboristoklaso stiris. La laboristaro kaptis preskaŭ ĉiun sufiĉe grandan konstruaĵon kaj drapiris ĝin per la ruĝa kaj nigra standardo de la Anarĥiistoj; je ĉiu muro oni skribaĉis la martelon kaj falĉileton, aŭ la komencliterojn de la revoluciemaj partioj; oni detruis ĉiun preĝejon kaj bruligis ties bildojn. Kelkloke laboristaj rotoj sisteme malkonstruis preĝejojn. Ĉiu vendejo kaj kafejo havis surskribaĵon dirante ke ĝi estis kolektivigita; eĉ la ŝupoluristoj estis kolektivigitaj kaj oni farbis iliajn skatolojn ruĝe kaj nigre. Kelneroj kaj komizoj rigardis vin vidalvide kaj traktis vin kiel egalulo. Servomienaj kaj eĉ ceremoniaj parolmanieroj dumtempe malaperis. Neniu diris ‘Señor’ aŭ eĉ ‘Usted’; ĉiuj nomiĝis ĉiuj ‘kamarado’ kaj ‘ci’ kaj diris ‘Salud’ anstataŭ ‘Buenos dias.’ Preskaŭ mia unua sperto estis ricevi prelegon de hotelestro pro provo krompagi liftoknabon. Estis neniaj privataj automobiloj, oni rekviziciis ilin ĉiujn, kaj oni farbis ĉiujn tramojn kaj taksiojn kaj la plimulton da la ceteraj veturiloj ruge kaj nigre. La revoluciaj afiŝoj estis ĉie, ekflamante de la muroj en puraj ruĝoj kaj bluoj, kiuj ŝajnigis la malmultajn restantajn reklamojn kiel kotŝmiraĵoj. Laŭ la Ramblas, la larĝa centra arterio de la urbo kie homamasoj konstante fluis tien kaj reen, la laŭtparoliloj muĝis revoluciajn kantojn dum la tuta tago
kaj ĝis malfrua nokto. Kaj ĝi estis la aspekto de la homamasoj kiu estis la plej stranga afero el ĉio. Laŭ eksterŝajno ĝi estis urbo kie la ricaj klasoj preskaŭ ĉesis ekzisti. Krom malmultnombro da virinoj kaj fremduloj estis tute neniom da bone vestitaj homoj. Preskaŭ ĉiuj portis krudajn laboristoklasajn vestaĵojn, aŭ bluajn supertutojn aŭ iajn specojn de la milica uniformo. Ĉio ĉi estis stranga ka emociiga. Multon el ĝi mi ne komprenis, kaj kelkmaniere mi ne ŝatis, sed mi tuj rekonis ĝin kiel porbatalinda aferstato. Ankaŭ mi kredis ke aferoj estis kiel ili ŝajnis, ke ĉi tiu estis laboristara ŝtato kaj ke la tuto de la burĝaro aŭ forkuris, aŭ estis mortigita, aŭ volonte transiris al la laboristara flanko; mi ne komprenis ke multnombro de burĝoj simple sinkaŝis kaj maskovestiĝis kiel proletoj dumtempe.


Kune kun ĉio ĉi estis io de la malbona atmosfero de milito. La urbo havis margran senordan ŝajnon. Vojoj kaj konstruaĵoj estis en malbona riparstato. Nokte la stratoj pale lumiĝis pro timo de flugatakoj. La vendejoj estis plejmulte kadukaj kaj duonmalplenaj. Viando malabundis kaj lakto malhaveblis. Karbo, sukero, kaj benzino malabundis, kaj pano vere malabundegis. Eĉ dum tiama periodo la panvicoj longis je centoj da metroj. Tamen kiel oni povis juĝi la popolo feliĉis kaj esperplenis. Estis nenia senlaboreco, kaj la vivokosto estis ankoraŭ malaltega; oni vidis tre malmultajn elstarajn mizerulojn, neniajn
almozpetantojn krom ciganojn. Super ĉio estis fido pri la revolucio kaj la estonteco, sento ke oni eliris en epokon de egaleco kaj libereco. Homoj povis agi kiel homoj ne kiel dentoradoj en la kapitalisma maŝino.

Tuesday 30 July 2019

Omaĝo al Katalunio - Ekkomenco


Omaĝo al Katalunio - Ekkomenco



Honore de mia baldaŭa ĉeesto de la SAT kongreso ĉe Barcelono mi tradukis la unuaj unu-du paĝoj, ĝis la unua mencio de Barcelono, de Omaĝo al Katalunio de George Orwell. Por britoj li estas sufiĉe konata verkisto sed ankaŭ eble la plej konata angla partoprenanto de la hispana enlanda milito. “Omaĝo” estas la rakonto de siaj spertoj en Hispanio. Mi ne scias ĉu oni jam esperantigis la libron, sed jen mia unua tradukprovo.
_____________________________________

Ĉe la Lenina Kazerno la tago antaŭ mi aliĝis la milico mi vidis milicanon starante antaŭ la tablo de la oficiroj.

Li estis fortikŝajna junulo kiu havis dudek kvin aŭ ses jarojn. Li havis ruĝ-flavan hararon kaj potencajn ŝultrojn. Lia leda bekkaskedo estis tirita feroce super unu okulo. Li staris profile de mi. Lia mentono restis je lia brusto. Li fiksrigardis kun perpleksmieno mapon kiun unu el la oficiroj tenis malfermite sur la tablo. Io pri lia visaĝo profunde emociigis min. Ĝi estis la visaĝo de viro kiu povis murdi kaj forĵeti sian vivon por amiko - tia visaĝo oni atendus je Anarĥiisto, sed plej verŝajne li estis Komunisto. Ĝi havis ambaŭ ferocon kaj malkaŝemon; ankaŭ la kortuŝan respektegon kiun posedas analfabetuloj por iliaj supozitaj superuloj. Evidente li tute ne povis kompreni supren-malsupren la mapon; evidente li rigardas maplagadon kiel kolosa intelekta atingo. Mi preskaŭ ne konas la kialon, sed mi tre malofte vidis iun - iun viron, mi volas diri - kiun mi pli tuje ŝatis. Dum ili parolis ĉirkaŭ la tablo iu diro eltiris ke mi estis fremdulo. La italo levis sian kapon kaj diris rapide:
‘Italiano?’
Mi respondis per mia malbona hispana lingvo: ‘No, Inglés. Y tú?’
‘Italiano.’
Kiam ni eliris, li transpaŝis la ĉambron kaj fortege premis mian manon. Stranga estas la korinklino oni povas senti por nekonatulo! Estis kvazaŭ lia spirito kaj la mia sukcesis pontigi la abismon de lingvo kaj tradicio kaj renkonti plej intimece. Mi esperis ke li ankaŭ ŝatis min tiom mi ŝatis lin. Sed mi ankaŭ sciis ke por daŭrigi mian unuan impreson pri li, mi devas neniam denove vidi lin; kaj senbezonas diri ke mi neniam denove vidis lin. Oni tiel ekkontaktiĝis konstante en Hispanio.

Mi mencias ĉi tiun italon ĉar li fiksis brile en mia memoro. Kun lia fadenmontra uniformo kaj feroca kortuŝa visaĝo li tipigis por mi la specialan atmosferon de tiu tempo. Li kunligis ĉiujn miajn memorojn de tiu periodo de la milito - la ruĝaj standardoj en Barcelono, la magraj trajnoj plenaj da fadenmontraj soldatoj rampantaj al la fronto, la grizaj militafliktitaj urboj pli malproksimaj laŭ la linioj, la glacimalvarmaj tranĉeoj en la montaro.