Tuesday 30 July 2019

Omaĝo al Katalunio - Ekkomenco


Omaĝo al Katalunio - Ekkomenco



Honore de mia baldaŭa ĉeesto de la SAT kongreso ĉe Barcelono mi tradukis la unuaj unu-du paĝoj, ĝis la unua mencio de Barcelono, de Omaĝo al Katalunio de George Orwell. Por britoj li estas sufiĉe konata verkisto sed ankaŭ eble la plej konata angla partoprenanto de la hispana enlanda milito. “Omaĝo” estas la rakonto de siaj spertoj en Hispanio. Mi ne scias ĉu oni jam esperantigis la libron, sed jen mia unua tradukprovo.
_____________________________________

Ĉe la Lenina Kazerno la tago antaŭ mi aliĝis la milico mi vidis milicanon starante antaŭ la tablo de la oficiroj.

Li estis fortikŝajna junulo kiu havis dudek kvin aŭ ses jarojn. Li havis ruĝ-flavan hararon kaj potencajn ŝultrojn. Lia leda bekkaskedo estis tirita feroce super unu okulo. Li staris profile de mi. Lia mentono restis je lia brusto. Li fiksrigardis kun perpleksmieno mapon kiun unu el la oficiroj tenis malfermite sur la tablo. Io pri lia visaĝo profunde emociigis min. Ĝi estis la visaĝo de viro kiu povis murdi kaj forĵeti sian vivon por amiko - tia visaĝo oni atendus je Anarĥiisto, sed plej verŝajne li estis Komunisto. Ĝi havis ambaŭ ferocon kaj malkaŝemon; ankaŭ la kortuŝan respektegon kiun posedas analfabetuloj por iliaj supozitaj superuloj. Evidente li tute ne povis kompreni supren-malsupren la mapon; evidente li rigardas maplagadon kiel kolosa intelekta atingo. Mi preskaŭ ne konas la kialon, sed mi tre malofte vidis iun - iun viron, mi volas diri - kiun mi pli tuje ŝatis. Dum ili parolis ĉirkaŭ la tablo iu diro eltiris ke mi estis fremdulo. La italo levis sian kapon kaj diris rapide:
‘Italiano?’
Mi respondis per mia malbona hispana lingvo: ‘No, Inglés. Y tú?’
‘Italiano.’
Kiam ni eliris, li transpaŝis la ĉambron kaj fortege premis mian manon. Stranga estas la korinklino oni povas senti por nekonatulo! Estis kvazaŭ lia spirito kaj la mia sukcesis pontigi la abismon de lingvo kaj tradicio kaj renkonti plej intimece. Mi esperis ke li ankaŭ ŝatis min tiom mi ŝatis lin. Sed mi ankaŭ sciis ke por daŭrigi mian unuan impreson pri li, mi devas neniam denove vidi lin; kaj senbezonas diri ke mi neniam denove vidis lin. Oni tiel ekkontaktiĝis konstante en Hispanio.

Mi mencias ĉi tiun italon ĉar li fiksis brile en mia memoro. Kun lia fadenmontra uniformo kaj feroca kortuŝa visaĝo li tipigis por mi la specialan atmosferon de tiu tempo. Li kunligis ĉiujn miajn memorojn de tiu periodo de la milito - la ruĝaj standardoj en Barcelono, la magraj trajnoj plenaj da fadenmontraj soldatoj rampantaj al la fronto, la grizaj militafliktitaj urboj pli malproksimaj laŭ la linioj, la glacimalvarmaj tranĉeoj en la montaro.